Soneto pri somerplanado
"venu repreni okulvitrojn" 
telefonis la optikisto 
survoje eĉ putinopristo 
malestimis miajn kalcitrojn 

mi vidis nur maskon laŭ deco 
nun mi rigardas ideale 
sed bedaŭrinde ne detale 
en pornografia beleco 
 
ni luos kabanon somere 
en Kaŝubio apud lago 
preskaŭ paradizo surtere 

pristoj vivas en oceanoj 
ne en Pollando laŭ imago 
tamen ni revas pri nordbanoj
Zuriko, la 8an de majo 1998