Soneto kun la tradukisto
en banejo dum renkontiĝo 
plaŭdbruo malvarma kaj blua 
estas por traduko kongrua 
sed ne por samranga prestiĝo 

mi devas traduki al l' rusa 
la opinion de l' germana 
tiu peno okazas vana 
ĉar l' kartvelia estas ĵusa 

l' georgino tute ne scias 
kion l' filino devas lerni 
mi krom traduko opinias 

ĉu ŝi miajn konsilojn prenos 
verŝajne ŝi komencos terni 
sed finfine bruon eltenos 
Zuriko, la 22an de junio 1998