Soneto pri policistmorto
mortigo de ĉefkomandanto 
de polico en Varsovio 
estas pruvego por Polio 
je vera ŝtatoposedanto 

mafio kaj ne registaro 
regas dum timegas nacio 
senleĝo estas sensacio 
kaj por la regantoj amaro 

ne nur risko pro tiu fako 
sed socia patologio 
gvidas al mafia atako 

tiu murde absurda kaŭzo 
venas de ideologio 
je kiu sociiĝas naŭzo 
Zuriko, la 27an de junio 1998