Soneto pri la katastrofo
noblo ne ĉiam estas pura 
tre ofte terure fetoras 
ĉar pri simpleco ne memoras 
aspektas kiel malmatura 

en Eschege trajn' disbatiĝis 
por multaj estis lasta vojo 
daŭras funebro kaj malĝojo 
abisme homoj ne saviĝis 

miaj gastoj ĵus forveturis 
dum unu semajno ni klaĉis 
tamen tre ofte nur murmuris 

mi restis tute deprimita 
akcidente - al mi ne plaĉis 
homkorpo kun relo plektita 
Zuriko, la 3an de junio 1998