Soneto kun apelacio
faru ion gravan amikoj 
kaj protektu alilandanojn 
malfermu por ili kabanojn 
diru ne nur pri komunikoj 

estas fremda alia homo 
oni nomas lin fremdlandano 
kaj kial ne alilandano 
sen tiu fremdeca simptomo? 

verŝajne mi estas naiva 
kun tiu ĉi vana propono 
tamen ankaŭ alternativa 

estas tendenco al miksado 
homoj miksiĝos venos bono 
unue en mia balado 

Bastiono de Silento, la 9an de junio 1998