somero ĝuste komenciĝis sed estas nube kaj malvarme vetero aspektas malĉarme ĉar novaj en NATO membriĝis post kelkaj tagoj venos ŝanĝo kaj homojn atingos prudento ne kiel nun milita sento suno zorgos pri saĝaranĝo kelkajn cerbojn oni rostigos ĝuste per la sunaj radioj kaj tiam ili ne intrigos bruliĝos ankaŭ malestimoj por homoj - kontraŭ averioj je stulte trapaŝitaj limoj