Soneto kun nova kulturo
matenmanĝe kafo kaj ovo 
Bircher-Müesli laŭ svisa arto 
poste kaŝubia bonfarto 
foira en Wdzydze maltrovo 

aŭta kaj pieda reveno 
malsano de frato - disiĝo 
kun limdato por renkontiĝo 
kora helpo de indiĝeno 

blovis forte malvarma vento 
oni devis domon varmigi 
por tralegi libron kun sento 

apude sovaĝa bravuro 
de germanoj povus instigi 
al pensoj pri nova kulturo 
Piechowice-Kloc, la 19an de julio 1998