Soneto pri vojo al Gdansko
trihora farado per trajno 
al Gdansko ĝuste pro sopiro 
kaj ankaŭ pro volo al miro 
por bone trairu semajno 

ni volas nepre tie esti 
sed celo kaj sen rezervado 
de hotelo - aventurado 
sesdekjariĝon devas festi 

Longan Foiron ĉe "Jantaro" 
ni sidis en la ĝardeneto 
sen iu kroma kontraŭstaro 

papagoj trenis du lotilojn 
ambaŭ feliĉaj laŭ profeto 
mara vento portis flugilojn 
Gdańsk, la 23an de julio 1998