Soneto pri subitaj ŝanĝoj
mi devas subite konfesi 
por kara sinjorino Rita 
Grochocińska ke jam finita 
gastado nin povas nun stresi 

venis novaj tre gravaj kaŭzoj 
por veturi al Varsovio
precipe libropromocio 
kontraktado gvidas al naŭzoj 

kompreneble venis konsterno 
sed adiaŭo estis kora 
lumita per mara lanterno 

kiom da foje mi jam ŝanĝis 
lokojn pro la vivo fervora 
mi ne pentis sed nur aranĝis
 
Gdansko, la 25an de julio 1998