mi kantis malnovajn baladojn tero akvo aero suno baston' dufina kiel puno prizorgante spiritmanĝadojn radio nun diras pri NATO kaj mi tion ne volas aŭdi nek bombajn eksplodojn aplaŭdi de la danĝera aparato antaŭnelonge oni diris laŭte pri Varsovia Pakto post Drawsko-tagmanĝo jam miris daŭras ja la sama epoko ankaŭ simila estas fakto nur ne mekas sed gankras boko