Soneto - enua spektaklo
kelkaj foriris de spektaklo 
ankoraŭ antaŭ ĝi finiĝis 
ĉar ili forte enuiĝis 
ekestis percepta obstaklo 

unuan akton mi aŭskultis 
por pri kio temas rimarki 
sed aktoroj komencis sarki 
tiam mi senĉese singultis 

poste en la tuta salono 
mi restis nur entute sole 
kaj finiĝis mia admono 

mi volis aktorojn admiri 
ne serioze sed petole 
sed ili komencis deliri 
Zuriko, la 4an de julio 1998