Soneto je Tilia Korto
laŭ la evangelia vorto 
mi trinkis kafon manĝis kukojn 
poste iris vidi hajdukojn 
dancantajn sur Tilia Korto 

sur Lindenhof okazis festo 
de internacia kulturo 
kaj kun popola aventuro 
ekestis manĝaĵa digesto 

dancis poloj ege viglece 
sed l' plej plaĉis al mi rumanoj 
ĉar moviĝis tre popolece 

poste ĉiuj forte drinkadis 
Barbara min montris per manoj 
revendirekton kaj ni fadis 
Zuriko, la 5an de julio 1998