Soneto al la generalo
mi skribis al la generalo 
leteron okaze de lia 
naskiĝtago - anomalia 
gesto iom kun banalo 

mi petis por ke li pardonu 
atakojn al lia persono 
ĉar ankaŭ la sama malbono 
rilatas al mi por mi dronu 

mi estis lia kontraŭulo 
pro tio mi tute ne hontas 
nun mi estas apogantulo 

mi ne serĉas sed serioze 
postŝanĝajn povantojn konfrontas 
kaj li aspektas grandioze 

Zuriko, la 6an de julio 1998