Soneto kun avo en Prago
mi rememorigas rakontojn 
de avo - iama soldato 
de iu aŭstra apostato 
kiu en Prago tretis pontojn 

agoj de li estis petolaj 
li ĉiam kiel Ŝvejko dancis 
kaj ĝuste en Prago avancis 
fuĝante al Legioj Polaj 

rememorante mian avon 
mi eĉ pri forflugo forgesis 
tial mi nepre finis ravon 

en flughaveno mi renkontis 
aktoron Jerzy Stuhr - ni ĉesis 
babiladon ĉar tempo frontis 
Prago, la 10an de aŭgusto 1998