Barbara iris al kunveno kaj mi viŝas nazon per tuko kolerante pro troa muko anstataŭ iri al haveno Roman Samsel en volumeto flustras kun Octavio Paz mole anstataŭ paroli petole ekestis tre brava pamfleto daŭras kverelaĵoj pri krucoj en la germana koncentrejo protestas homoj de kibucoj provinculoj akre atakas kontraŭulojn apud trogejo argumentas mane kaj grakas