Soneto pri zurika festo
mi jam sufiĉe malstreĉiĝis 
post tiel nomataj "sukcesoj" 
foriris premieraj stresoj 
al hejmo mi alkutimiĝis 

la dektrian - la urba festo 
oni povas diri vilaĝa 
laŭ Niederdorf - kvartalo kaĝa 
sed verŝajne venas tempesto 

festas unu generacio 
ne laŭ aĝo sed laŭ agado 
ĉe teatra restoracio 

tio aspektas iom sekte 
ĉar estas fermita movado 
tamen por festantoj efekte 
Zuriko, la 13an de aŭgusto 1998