Soneto pri vanaj konsiloj
la verkisto serĉas laboron 
nun sidas je edzina poto 
kaj sentas sin kiel kojoto 
eĉ se li aŭguris furoron 

demando - "kion vi scipovas?" 
"mi povas skribi!" - jen respondo 
ne pensas pri kaŭzo de grondo 
sed li tute alie movas 

mi faris kelkajn pezajn provojn 
sed lian sorton ne ŝanĝigis 
ĉar li forĵetis ĉiujn trovojn 

mi tion lernis ke helpemo 
dankeme min malkuraĝigis 
sed tio estas nova temo
Zuriko, la 16an de aŭgusto 1998