Soneto pri silezianoj
Korfanty polan Silezion 
volis havi kiel patrio 
dum de "sanacja" averio 
Bereza ĉasis iluzion 

hodiaŭ Korfanty-amikoj 
aŭdas hontigitan mallaŭdon 
de nepoj - neniu aplaŭdon 
skribis en iliaj metrikoj 

ili mem ŝanĝis opinion 
kaj lernas la lingvon germanan 
sed tio signifas nenion 

tiu ŝanĝita historio 
elvokas kontraŭagon vanan 
por malsupra kategorio 

Zuriko, la 17an de aŭgusto 1998