Soneto pri glua merito
"restas sur kampo de merito" 
tamen estas diversaj kampoj 
parte atingeblaj per rampoj 
sed ofte per kuŝo sur lito 

valoroj perdiĝis signife 
nun oni miksas meritulojn 
apogantojn kaj kontraŭulojn 
laŭdo aspektas apokrife 

ĝuste mortis fama poeto 
kaj multaj al ĝi alskribiĝas 
sed falas neniu obĵeto 

koto algluiĝis al ŝipo 
per krio "ni ŝipas!" prestiĝas 
fartas agrable laŭ principo
Zuriko, la 31an de aŭgusto 1998