Soneto pri nokto sur placo
granda luno lumigas urbon 
inter nuboj trovis eliron 
nun ĉe homoj provokas miron 
kaj ankaŭ elvokas perturbon 

sur la malnova urboplaco 
regas suba duonmonteto 
putra kun l' sama odoreto 
kiel je klozeta surfaco 

en miaj tempoj milicistoj 
pli zorgeme kontrolis ordon 
min eĉ aŭdis tiuj gardistoj 

nun multaj aŭtoj senrigore 
eniras malnovurban pordon 
kaj tio aspektas horore 
Varsovio, la 5an de aŭgusto 1998