Soneto kun amaraj frazoj
"Mensogoj de l' dua mondmilit'" 
de Louis Begley eĉ mensogas 
pli ol legantaro apogas 
tradukoj gvidas al irit'  

Binjamin Wilkomirski ankaŭ 
mensoge pritraktis realon 
sed Daniel Ganzfried montris malon
kaj similaĵoj venos baldaŭ 

Daniel Ganzfried - svisa civito 
juddevena tial kredinda 
mi jam estus "antisemito" 

se mi malkovrus la mensogon 
afero certe bedaŭrinda 
mi nur povas doni apogon 
Zuriko, la 10an de septembro 1998