Soneto pri landriparado
en Esperanto ŝerco falas 
ĉar RES latine estas aĵo 
RESPUBLIKO - popolpovaĵo 
kaj aĵe problemo fatalas 

plibonigante respublikon 
Andrzej Frycz Modrzewski vere 
estus mortigita danĝere 
sed reĝo subskribis replikon 

oni bruligis sur ŝtiparoj 
homojn sen iu palpebrumo 
ĉar estis tempo de koŝmaroj 

kiu helpis kaj kiu plendis? 
ĉu inkvizicia forumo 
aŭ tiu kiu morton mendis? 
Zuriko, la 11an de septembro 1998