Soneto pri bapto de Adam
Adamo festas naskiĝtagon 
kaj ĝuste li estis baptita 
familio jam kontentita 
nun vizitas proksiman lagon 

miaj familiaj kontaktoj 
preskaŭ entute ne ekzistas 
tro granda distanco insistas 
al hejmrestado sen baraktoj 

se Adam' kreskos iomete 
li tiam veturos al avo 
diris al mi tion sekrete 

viglecon ankaŭ kuraĝecon 
Adamo - vi ne estu pavo 
sed homo ŝatanta saĝecon
Zuriko, la 13an de septembro 1998