Soneto kun malĝusta helpo
en kapo sidas tiu trompo 
pri kiu mi iam menciis 
kaj ankaŭ iom emociis 
kiam Clopot venis kun pompo 

staras daŭre ĝardenkoboldoj 
apude plastikaj bovinoj 
ankaŭ bovoj ranoj kaprinoj 
prezentiĝas sin kiel oldoj 

inter tiu arta koŝmaro 
bedaŭrinde tute hazarde 
estas soneto kiel varo 

mi ne volis aŭdi avertojn 
kaj nun mi tenas punon tarde 
ĉar mi prenis Clopot-ofertojn 
Zuriko, la 15an de septembro 1998