Soneto pri malfrua sviso
ekzista ekstrema statuso 
sviso kiu ne konas l' svisan 
nur l' polan sed malkompromisan 
sur l' mano kreskas lin kaktuso 

sen loĝejo kaj sen laboro 
kvin personoj en unu ĉambro 
en kiu ne odoras ambro 
sed disreviĝo kaj hororo 

tiu paro kun ambicio 
ne scias certe pri futuro 
prenas ĉion kun emocio 

du filoj kaj unu filino 
bone lernas malgraŭ teruro 
kaj kredas pri sukcesa fino 
Zuriko, la 2an de septembro 1998