Soneto lasttage somera
jam lasta tago de somero 
kiu ĉijare estis bela 
ventis kaoso bagatela 
sed jaĥto venis kun fiero 

solulo sur katamarano 
havis "teon kaj lavpulvoron" 
memoris velnavigan moron 
ke neniam venas satano 

horizonto vele blankiĝis 
en unu haveno sur Kreto 
kaj brava velulo prestiĝis 

prezon de ĉiu navigado 
kovras velnaviga sekreto 
malpreziĝas aventurado 
Zuriko, la 21an de septembro 1998