ankoraŭ araneoj tiras iliajn arĝentajn fadenojn arbaro jam perdis polenojn kaj nun per flavo teron ŝmiras somero invitis aŭtunon de ĉiuj flankoj blovas tristo je ekzisto kaj malekzisto grizaj nuboj kurtenis sunon ĉiam antaŭlasta kaliko atingante ĝoigan finon ankoraŭ unu por amiko ni adiaŭas nun someron enverŝante acidan vinon bondezirante tristan teron