Soneto kun lefta mamono
mankas normala maldekstreco 
estas nur montoj de betono 
kaj helpas neniu admono 
leftuloj revas pri riĉeco 

ruze ĉiam je fremda kosto 
sendepende de pasinteco 
honta plena de maljusteco 
dum malriĉulojn premas frosto 

faŭkoj pleniĝas per sloganoj 
de l' kanzono internacia 
ne gravas popolaj rikanoj 

ili popolon malestimas 
sed gravas etoso nacia 
patriota mamono ŝimas 
Zuriko, la 24an de septembro 1998