Soneto kun Marcel Proust frue
Marcel Proust frue trinkas kafon 
kaj glutas gazetajn informojn 
murdoj plenumas tagajn normojn 
kornbulko memorigas gafon 

lia rilato al laboro 
estas al de ĉiuj simila 
sed bone se ne tro trankvila 
ĉar en verkpaco feblas koro 

fromaĝpeco estas glutita 
kafo ankoraŭ ne malvarma 
sed nova murdo jam farita 

oni scias ke frenezulo 
kaj ĝuste tio estas ĉarma 
faras ĉion por naivulo 
Zuriko, la 27an de septembro 1998