Soneto politikbedaŭra
en radio oni bedaŭras 
ke Kohl ne estis elektita 
kaj amikeco propagita 
oldan tradicion restaŭras 

organizoj de forpelintoj 
volas akiri Silezion 
sed ili havas amnezion 
ĉar forgesis pri militintoj 

en ekrano oni volonte 
malpurigas polojn per koto 
mi traktas tiun moron honte 

tuj alia kanceliero 
ekaŭdos pri malnova moto 
laŭ la germana maniero 
Zuriko, la 29an de septembro 1998