Soneto pri mi malalmoza
mi ricevas multajn leterojn 
kaj ne povas tute respondi 
sed mi provas de ili sondi 
kiu faras verajn oferojn 

almozpete mi malĝoiĝas 
sed mi nenion povas fari 
por mizerecon kontraŭstari 
mi nur kompate motiviĝas 

ĉiuj ne povas feliĉiĝi 
mia edzino iun lotas 
tiu povas iom riĉiĝi 

tio estas ĝusta ebleco 
ĉar loto konsciencon frotas 
de malemo al almozeco 
Zuriko, la 9an de septembro 1998