Soneto pri konstitucio
federalan konstitucion 
de komunaj eŭropaj ŝtatoj 
faris Dietrich M. Weidmann - fratoj 
preparas la rezolucion 

instiga estas preambulo 
je la nomo de Misterio 
en esperanta historio 
troviĝas jam tiu formulo 

Patro Dio Naturpatrino 
ekestas  en tiu esprimo 
je ekzistkomenco kaj fino 

projekto estas aventura 
laŭ esperantia kutimo 
ne nuntempa - certe futura
Zuriko, la 10an de januaro 1999