densa neĝo malantaŭ suno bedaŭre sen ĉiela arko ventego hurlas en la parko por kiu estas tiu puno? Dio kun Patrino Naturo en ĉielo faras bankedon surtere ni preparas sledon por vintra neĝa aventuro unue venas granda timo pri tio ĉu neĝo nin kovros ĉe kameno regas deprimo tempesto tamen havas ĉarmon kiu nian senton manovros al paco aldonanta varmon