Soneto pri entreprenisto
mi estas nun entreprenisto 
kun permeso de registaro 
skribi poemojn por homaro 
(kantono ne estas mendisto)

miajn literaturproduktojn 
mi povas vendi aŭ disdoni 
kaj mi rajtas ĉion bezoni 
petante neniujn konduktojn 

verŝajne mi estas l' unua 
kiu petas pri la konsento 
por skribi - afero situa 

komedion mi ludis vigle 
por serioza dokumento 
kiun mi fermos baldaŭ rigle
Zuriko, la 15an de januaro 1999