sankta Berĥtoldo sur ĉevalo rigardas la neĝ-uraganon frostvento frostigas fontanon ĉion kovras blanka vualo pro tio ankaŭ la feliĉo estas ĉitempe nevidebla ĝia certeco ŝajnas febla tamen kun espera kondiĉo "diru kara vintra sanktulo kie vi la feliĉon perdis fariĝu feliĉa savulo" "eterne ne rajtas vi grumbli" ĉevalo ĉimomente merdis "feliĉe oni povas stumbli"