Soneto pri demokratio
Svislando estas en la mondo 
unusola demokratio 
ĉar Svisa Konfederacio 
ekestis de popola fondo  

sisteme fluas simpla klaro 
regantoj pri ĉio perceptas 
kaj tuta popolo akceptas 
aŭ diras "NE" por registaro 

popolo estas suvereno 
kaj komunumo - fundamento 
plenpova sur ĝia tereno 

referendumo - garantio 
por ke venu bona evento 
iniciativas nacio
Zuriko, la 23an de januaro 1999