arto kiel vivmaniero aŭ transdaŭrigado en vivo enhavas disrevon en drivo dum nokta navigo sur tero tuj ĉio fariĝas senfarba sen blanko kaj ankaŭ sen nigro grizo - sinonimo de migro ekzisto fariĝas malvarba vekita kolombo rukulas "pli da lumo!" - ekvokos eĥo sed neniu tion postulas tamen ekvivas horor-bildoj en Konstanco bruliĝas ĉeĥo kun irakanoj kiel ŝildoj