Soneto asekurataka
oni preparis la atakon 
asekuran por tiuj landoj 
en kiuj ekestis demandoj 
kiel plenigi mizersakon 

afero ne estis kutima 
pro tio agis konkurenco 
je ĉiu ebleca frekvenco 
tuta ago estis intima 

oni verkis spritan sistemon 
kiel profiti seninveste 
eliminante la dilemon 

ne ĉiuj sentis tiun trompon 
asikuristoj preskaŭ beste 
murdis uzante monopompon
Zuriko, la 27an de januaro 1999