Soneto je Bolko-nasktago
jen la pola asekurado
oni instruadis agentojn 
por ili montrompu klientojn 
asekuro estas trompado 

nian Bolkon neniu trompos 
li estas okdeksesjaraĝa 
kaj kompreneble ankaŭ saĝa 
defende li reklamon stompos 

ĝuste en tiu ĉi momento 
oni montras akran batalon 
kamparan-polican dum vento 

Bolko ĉitempe dolĉe dormis 
en sonĝo vidis larĝan valon 
pri kazoj Dio lin informis
Zuriko, la 30an de januaro 1999