legante libron mi perceptas ke mi certe skribis alie mi eraretojn vidas ĉie kiujn mi tute ne akceptas ĝuste - ĉu estas la eraroj? aŭ eble mia propra timo pri ne la aŭtora esprimo je tro rimarkitaj komparoj mankas litero aŭ nur streko korektisto legis neglekte evidente ke estas peko la stumbletoj interpunkciaj aspektas iom malperfekte kiel kromaj ŝanĝoj funkciaj