Soneto familie grava
esence gravas familio 
sed ne ĉiam estas facile 
ludi tiun rolon utile 
kiu gvidas al idilio 

nur rido sur fotografioj 
ĉeokaze diversaj festoj 
estas libera de molestoj 
kaj senĉesaj apelacioj 

ĉar malfacilaĵoj ne ligas 
bedaŭrinde ofte dividas 
kaj al kontraŭstaroj instigas 

veriĝas ankaŭ superstiĉo 
koloroj sur grizeco sidas 
kaj tiam ekestas feliĉo 
Varsovio, la 10an de oktobro 1999