Soneto pri poemkopioj
apud Placo de Libereco 
ĉe l' sola urba kopiilo 
l' kopiistino kun humilo 
diris pri enhavmalcerteco 

mi vidis kiel vibris mano 
dum ŝi legis laŭ leĝo ŝtata 
ĉu ĝi estas malpermesata 
tiu poemo de profano 

eble ŝi hodiaŭ troviĝas 
inter herooj de batalo 
kaj hontetoj elmemoriĝas 

ekzemple pri unu strangulo 
kaj pri esploro kun detalo 
ĉu sur li estas frontmakulo 


Varsovio, la 11an de oktobro 1999