Soneto pri iama knabo
inĝenier' Staŝko Suchecki 
la iama mia lernanto 
kaj navigadpartoprenanto 
sole scipovis adoleski 

nun estas meteorologo 
ĉefo de l' vetera stacio 
en kiu ne ĉiam racio 
decidas pri tasko de logo 

pri iamaj tempoj ni klaĉis 
kiam mi estis instruisto 
nun preskaŭ ĉio al ni plaĉis 

se ne ĉio fluis impone 
post jaroj danubnavigisto 
malfacilaĵojn traktas bone 
Varsovio, la 14an de oktobro 1999