Soneto pri geedzaj provoj
venis Margrit - la najbarino 
kun l' foto de l' nepo kanada 
ŝi demande sentis degrada 
"ĉu min taŭgas esti edzino?"

"Margareta - jes kompreneble 
eĉ vi povas almenaŭ provi" 
"mi ne scipovas l' ĝustan trovi" 
ŝi ŝajne fartis iom feble 

"mi jam provis kaj eĉ kelkfoje 
sed ĉiuj geedzoj disiĝis 
kaj mi ege malfeliĉiĝis" 

"Margrit - provu ankoraŭfoje" 
ŝi pensume maltrankviliĝis 
kaj poste verŝajne vertiĝis 
Zuriko, la 2an de oktobro 1999