Soneto pri longa hejmvojo
ĉe Kuncewicz estis gulaŝo 
krabosalato kaj kokido 
ruĝa vino kaj dirlidido 
kun de bonhumoro malkaŝo 

mi hejmen provis iri rekte 
tamen vojeto plilongiĝis 
pro balancado eĉ kurbiĝis 
sed mi trovis domon perfekte 

de Zgoda al Widok proksime 
kiel de Konkordo al Vido 
pluvis kaj ne estis intime 

lifto elkrakis aventure 
sed restis en kapo kunsido 
kaj en sonĝoj daŭris future 
Varsovio, la 24an de oktobro 1999