Soneto libropremiera
sinjorinoj de libroklubo 
preparis sarmatan barĉadon 
kaj Piotr Kuncewicz paroladon 
ambaŭ gravaj kazoj sen dubo 

barĉado en plena salono 
agrable ili min memoras 
kuira barĉo jam odoras 
kaj oni manĝas laŭ propono 

vernisaĵo aŭ premiero 
alia vorto promocio 
mi ne kaŝas ke emocio 

malgraŭ etoso tre amika 
mia voĉo estis kritika 
ĝuste laŭ mia maniero 
Varsovio, la 27an de oktobro 1999