Soneto - Tadeo-nomtago
en la nomtago de Tadeo 
venis al mi Strumff - la verkisto 
ankaŭ samnoma ateisto 
tio devigas min al kreo 

kiel racia mistikulo 
mi sentas kaj facile revas 
sed mi ankaŭ humile devas 
vivi ne kiel naivulo 

edzino de Tadeo Blanka 
demendas min pri malmemoro 
alie pri memoro manka 

denove mi estas "ekzoto" 
pro tio griziĝas humoro 
je dumvive la sama poto 
Varsovio, la 28an de oktobro 1999