en la kapoj de gepoetoj troviĝas pio kaj herezo laŭ tiu miksa hipotezo ekestas poezisekretoj en Ciechanów mi lasas koron sur la alta kastela turo kie havas neston vulturo detruanta mian amoron mi rigardas la gvidantinon kun tute sincera avido sed tuj poste mi sentas finon mi krucosignas triunue kaj tuj foriras dirlidido reflekso venas substitue