Soneto pri vojo al Brzeg
en trajno mi legis gazetojn 
je false sonantaj agordoj 
pri diversaj ruzulaj hordoj 
kiuj trompe faris buĝetojn 

mi sin mem promesis ne legi 
kaj eĉ ne teni en la manoj 
klaĉtekstojn de tiuj profanoj 
kiuj volas denove regi 

amiko estis sur stacio 
kaj mi ekvidis pasintecon 
sed kun nuntempa emocio 

kvardek tri jaroj jam forpasis 
nun ni havas lastan eblecon 
senti ke l' tempo nin frakasis 
Brzeg, la 30an de oktobro 1999