Soneto aŭtunpoezia
mi je la tria kaj duono 
vekiĝis pro sonĝo koŝmara 
provo dormi estis amara 
tamen frapis min ankaŭ bono 

ekstera pluvo min tristigis 
per okazintaĵoj aŭtunaj 
ĉar multaj celoj oportunaj 
verŝajne diablojn ĝoigis 

okazas NATO-imitado 
laŭ l' sama perfida metodo 
daŭras al ĉeĉenoj invado 

pasas Varsovia Aŭtuno 
de Poezio - poemmodo 
gvidos aranĝantojn al puno 
Varsovio, la 5an de oktobro 1999